Monday, May 18, 2015

Oficejo kaj Thamel Post la Tertremoj

Hodiaŭ 18an de majo, mi vizitis oficejon de Nepala Esperanto - Asocio post la grandaj tertremoj. Oficejo situas en fama turisma kvartalo de Kathmanduo, Thamel. Nenio okazis ĉirkaŭ nia oficejo, sed ene de la oficejo libroj, ŝrankoj falis planken. Mi ne kuraĝis ordigi ilin ĉar oficejo estas en 4a etaĝo kaj mi sole vizitis tien. Mi haste fotis kaj forkuris.  Jen kelkaj fotoj de nia oficejo kaj kvartalo Thamel.
Ŝranko de nia oficejo
Thamel nun Funkcias
4a etaĝo de tiu ĉi konstruaĵo estas oficejo de Nepala Esperanto-Asocio
Libroj dislokiĝis
Malmultaj Turistoj
Strato pleniĝas je veturiloj

No comments:

Post a Comment